PRI KONSERVO DE AŬTONOMIO DE CENTRO LUDOVIKO ZAMENHOF

Bjalistoko, la 22an de aprilo 2016

 

Estimata Sinjoro

hab. d-ro Tadeusz Truskolaski

Urbestro de Bjalistoko  

Gekonsilianoj de la Urba Konsilio de Bjalistoko    

 

Estimata Sinjoro Urbestro, Estimataj Gekonsilianoj,  

Ni turnas nin al Vi kaj al la Konsilianoj de la Urba Konsilio de Bjalistoko petante ĉesi la provon kunigi Centron Ludoviko Zamenhof (CLZ) kun Bjalistoka Kulturcentro (BOK). Ambaŭ institucioj havas ellaboritan pozicion en la bjalistoka kultura medio, laborante tamen en tute aliaj kampoj. BOK organizas grandajn amasajn aranĝojn – festivalojn, koncertojn, revuojn. Grandparton de la agado de CLZ konsistigas etaj edukaj entreprenoj celantaj flegi la multkulturan tradicion de Bjalistoko kaj Podlaĥio.

Per dokumento, kiu estas statuto de la institucio, la urbo Bjalistoko difinis al Centro Ludoviko Zamenhof taskojn de precipa speco:

- diskonigado de kultura kaj historia heredaĵo de la multkultura urbo, propagado de ideoj kaj sintenoj de toleremo kaj konstruado de platformo de kultura dialogo;

- stimulado de la loka komunumo por kultura aktivado;

- eduka agado servanta al konstruado de malferma socio;

- popularigado de la persono de Ludoviko Zamenhof kaj liaj verkoj.

Tiajn taskojn oni starigis por neniu alia institucio en Bjalistoko. Nur institucia aparteco de CLZ permesos pluteni ĉi tiujn valorojn en povo kaj ne perdigi grandegan laborakiron de la institucio en difinita amplekso. La proponata decido kaj la ideo kunigi ambaŭ instituciojn neniel garantias, ke la tradicioj estos daŭrigataj. Kaj tio estas precipe grava en la situacio, kiam la urbo Bjalistoko fojon post fojo iĝas celo de kritiko pro rasismaj kaj ksenofobiaj okazaĵoj. Ĉefundamenta laboro – kiun Vi, S-ro Urbestro menciis dum gazetara konferenco la 21an de aprilo – estas sendube ĝusta direkto. Tial estas malfacile kompreni, kial la institucio, kiu ĝuste per tia laboro kun sukceso okupiĝas, estas nuligota per enigo en la strukturon de BOK.

Ne malpli grava afero estas tio, ke kreo de unu grandega institucio ne donos pozitivan rezulton je konkurpovo kaj novigemo de la loka kultura medio. Temas pri sana rivalado, bazita sur diverseco de labormetodoj, agadformoj, reciproka mobilizado de subjektoj de kulturo por iĝi ĉiam pli bonaj. Nur tiaj kondiĉoj povas garantii al la loĝantaro de Bjalistoko diversan oferton adaptitan al la bezonoj de diversaj grupoj de adresatoj, respektantan ilian rajton elekti agojn, en kiuj ili volas partopreni. La kunigo de ambaŭ institucioj neeviteble kondukos al nuligo de diferencoj inter CLZ kaj BOK, al forviŝo de ilia specifo kaj aparteco.

Krome ni deziras esprimi maltrankvilon pri la maniero, laŭ kiu la kunigo estas realigata. Tute nekomprenebla estas tio, ke la direktoroj kaj laboristoj de ambaŭ institucioj ne estis informitaj pri la fakto, ke oni ne enplektis ilin en la decidprocezon – almenaŭ per diskuto, ke en la proponata projekto de decido pri kunigo oni garantiis al ili nenion, nek la eblecon de plua laboro, nek de daŭrigo de jam komencitaj projektoj. Malfacilas imagi planadon de agado por 2017 en ambaŭ institucioj en la situacio, kiam neniu el la laboristoj povas esti certa pri sia estonto. Tio ankaŭ rompas kredindecon de ambaŭ subjektoj, ĉar ilia sorto ekde la 1a de januaro 2017 restas nekonata – la enigma fragmento de la decido pri “nova institucio” ne forigas ĉi dubojn.

Ambaŭ institucioj estas fonditaj por bono de la loĝantoj kaj plenumo de iliaj kulturaj bezonoj. La statutoj de ambaŭ institucioj malambigue diras, ke la Urbestro estas la organizanto de ĉi tiu agado kaj kontroladas ĝian plenumadon. Se do ĝis nun, kaze de nek BOK, nek CLZ Vi anoncis ajnajn dubojn –kaj jenan informon oni publikigis kaj en la lasta kunsido de la kultur-komisiono la 19an de aprilo kaj en amasinformilaj anoncoj – la decido pri ŝanĝo de la funkciad-maniero de ĉi tiuj institucioj estas plene nekomprenebla.

Krome mirigas tio, ke la urbaj aŭtoritatoj ne trovis konvena aŭskulti la voĉon de reprezentantoj de la kultura medio de Bjalistoko kaj de la loĝantoj mem je ĉi tiu afero. Indigno kaŭzita de la propono – videbla en apogleteroj por CLZ, aktiveco de bjalistokanoj kaj homoj el tuta Pollando en sociretoj – konfirmas, ke la socio trovas sin plene rajta partoprenanto de la diskuto pri la estonto de la institucioj, kiuj por la bono de tiu socio estis fonditaj. Ni do alvokas aŭskulti la voĉon, konsideri ĝin kaj estonte – prezenti similajn decidojn por socia konsultado. Kaj nun ni petas Vin Sinjoro Urbestro kaj la Konsilianojn de la Urba Konsilio de Bjalistoko fini la procezon, kiu tiel forte malsubtenas la bildon de Bjalistoko, kaj forigi el la plano de la 22a Sesio de la Urba Konsilio de Bjalistoko la 25an de aprilo la decidon pri kunigo de la urbaj kulturaj institucioj – Centro Ludoviko Zamenhof kaj Bjalistoka Kulturcentro en Bjalistoko.

 

Kun respekto


Nie dla zamknięcia Clz    Contact the author of the petition