Savu la noktajn trajnojn de Danio al Eŭropo

Vojaĝado per trajno estas medi-kongrua, rapida kaj komforta. Sur pli longaj distancoj kiel ekz-e inter la eŭropaj grandurboj estas ege grave havi alternativon al la multe pli energi-disipa aviadila trafiko. Estas oportune entrajniĝi vespere, dormi, kiam la trajno veturas, kaj alveni al la celo venontmatene. La nokta trajno ne nur estas parto de la estinteco, sed ankaŭ  parto de la trafiko de la estonteco - sendepende ĉu la vojaĝo estas komerca aŭ plezura – same por riĉaj kaj malriĉaj pasaĝeroj. 

Miopaj konsideroj kaŭzas, ke la Danaj Ŝtataj Fervoj (DSB) kaj la Germanaj Ŝtataj Fervojoj (DB) nun planas ĉesigi la noktajn trajnojn inter la du landoj  ekde la 3-a novembro 2014.

Samtempe estas klare, ke la malboniĝo influas al ne nur la nokta trajno inter Germanio kaj Danio, sed al diversaj aliaj noktaj trajnoj, - ekz-e al la nokta trajno Hamburgo/Berlino-Parizo kaj same al la aŭtotrajno de Hamburgo al suda Eŭropo. Nun la aŭtoj estu transportitaj per kamionoj tra Eŭropo!

Translandlima trajna trafiko, tage kaj nokte, estas minacata, ĉar kutime tiu trafiko ne estas enkadre de kontraktoj faritaj inter nacioj kaj ekspluantoj. Tiu problemo devus esti pritraktata de la dana parlamento Folketinget kaj same de la Eŭropa Unio.

Tiu ĉesigo de la nokttrajna trafiko ne okazu sen grandaj protestoj. Se vi estas nokt-trajna vojaĝanto, aŭ se vi subtenas medi-kongruan transporton – ankaŭ translandlima – bonvolu subskribi tiun-ĉi peticion kaj informu al ĉiuj viaj amikoj - esperantistaj kaj ne-esperantistaj – pri la peticio. Protesto utilas.